Kompanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kompanio laŭ PIV estas la jeno:
- Grupo de personoj, kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon,
- Tiu komerca aŭ industria afero mem, nome io simila al societo,
- Kunestado, akompanado,
- Kuniĝo de pluraj personoj, akompanantaro,
- Grupo el pluraj plotonoj, subdivido de bataliono, normale komandata de kapitano, en lingvaĵo pri militoj kaj armeoj.
Ĝi estas asocio aŭ kolekto de individuoj, ĉu naturaj personoj, juraj personoj, aŭ mikso de ambaŭ. Kompanimembroj kunhavas komunan celon kaj kuniĝas por fokusigi al siaj variaj talentoj kaj organizas siajn kolektivajn disponeblajn lertecojn aŭ rimedojn por akiri specifajn, deklarajn celojn. Kompanioj montras variajn formojn kiaj:
- Volontaj asocioj kiuj povas inkludi ne-profitajn organizaĵojn
- Rotoj
- Juraj entreprenoj kun celo akiri profitojn
- Financaj entoj kaj bankoj
Kompanioj aŭ asocioj de personoj povas esti kreataj laŭ juro kiel juraj personoj por ke la kompanio en si mem povas akcepti limigitan fidindecon por civila respondeco kaj impostado dum ties membroj plenumas (aŭ malsukcesas) malŝarĝi siajn ŝuldojn ene de komuna konsidero de "naskatestilo" aŭ reklamada politiko.
Ĉar kompanioj estas juraj personoj, ili ankaŭ povas asociiĝi kaj registriĝis kiel kompanioj – ofte konataj kiel korporacioj. Kiam la kompanio fermiĝas ĝi povas bezoni "mortatestilon" por eviti pluajn jurajn devojn.