Azuleĥo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Azuleĥo aŭ azuleho[1] estas kahelo, emajlita kaj ornamita per bildoj, kiuj origine estis nur bluaj,[2] uzataj en Hispanio, Portugalio kaj Maroko, ĉefe por kovri murojn. La termino azuleĥo venas de la hispana azulejo, el araba الزليجا az-zulaiŷ (polurita ŝtono), kaj aludas al maldika peco de ceramiko, ĝenerale kvadrata, kies unu flanko estas emajlita, rezulte de varmigado pere de substanco baza sur emajlo kiu iĝas akv-imuna kaj brila.
Tiu flanko povas esti unukolora aŭ multkolora, tutebena aŭ kun reliefo. La azuleĥo estas ĝenerale uzata grandkvante kiel elemento asocia al la arkitekturo por kovro de areoj internaj aŭ eksternaj, aŭ kiel izola ornamelemento. Oni ankaŭ trovas azuleĥojn en tiuj lokoj, kiuj estis hispanaj kaj portugalaj kolonioj.
Azuleĥoj estas grava elemento de la portugala arkitekturo; ili estas metitaj sur muroj, plankoj kaj plafonoj, kaj oni konsideras ilin kiel simbolon de la lando.