Antono la 1-a (Portugalio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Antono la 1-a de Portugalio (Antono de Krato) (Lisbono, en la 20-a de marto 1531 - Parizo, en la 26-a de Aŭgusto 1595)[1], pli konata kiel la Prioro de Krato (kaj pli malofte kiel La Determinita, la Batalanto, aŭ la Sendependulo, pro la emfazo kiun li donis en la retrovo pri la sendependiĝo de Portugalio), estis filo de la Infanto Dom Luís[2] (1506-1555) kaj nepo de la reĝo Dom Emanuelo la 1-a (1469-1521), li estis pretendanto al la portugala regno dum la postvenanta krizo en 1580, kaj, laŭ kelkaj historiistoj, reĝo de Portugalio (en mallonga spaco da tempo en 1580, sur la kontinento, kaj ekde tiam, agnoskita kiel reĝo en la Acoroj).
Antono la 1-a de Portugalio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prioro de Crato | |||||
Persona informo | |||||
António | |||||
Naskiĝo | 20-a de Marto 1531 en Lisbono, Portugalio | ||||
Morto | 26-a de Aŭgusto 1595 en Île de France, Parizo, Francio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Koimbro vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Aviso vd | ||||
Patro | Ludoviko de Portugalio vd | ||||
Patrino | Yolanda Gomez vd | ||||
Infanoj | Manuel, Prince Hereditary of Portugal vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Estis reĝo en Portugalio de 24-a de Julio ĝis la 25-a de Aŭgusto 1580. | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĝenerale oni ne inkludas lin en la listo de la reĝoj de Portugalio, tamen, estas homoj kiuj konsideras juste inkludi lin, ĉar li ne nur estis aklamita[3] reĝo same kiel li efektive reĝis, kvankvam dum nur 33 tagoj. Tamen la oficiala historiografio, kaj en Portugalio kaj laŭ internacia nivelo, daŭre konsideras lin kiel nuran pretendanton al la portugala trono en 1580, tiamaniere ke en la portugala instruado oni ne atribuas al li la ordon kiel dekoka reĝo de Portugalio.
Li estis disĉiplo de Bartolomeo de la Martiroj[4] (1514-1590), Prioro de Krato de la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo kaj guberniestro de Tanĝero. Li reĝis en Portugalio de la 24-a de Julio ĝis la 25-a de Aŭgusto 1580, ĉar li estis devigita forcedi la tronon al Filipo la 2-a de Hispanio, kiu estis reĝo de Portugalio sub la titolo kiel Filipo la 1-a.