Malta Ordeno
romkatolika ordeno / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Malta Ordeno aŭ Ordeno de Malto estas kvazaŭ-ŝtata suverena subjekto de la internacia juro, sen ŝtata teritorio.
Rapidaj faktoj Komenco, Antaŭe ...
Fermi
Ĝia plena nomo estas en la itala lingvo Sovrano Militare Ordine Ospedaliero di San Giovanni di Gerusalemme di Rodi e di Malta (Suverena Milita/Kavalira Hospitala Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo de Rodoso kaj de Malto). La itala estas la oficiala lingvo de la ordeno. Ĝia valuto estas la eskudo (1 Scudo = 12 Tari = 240 Grani). De 1961 ĝi (denove) stampas proprajn monerojn, de 1966 ĝi eldonas poŝtmarkojn.