Antequera
urbo en Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Antequera [anteKEra], en Esperanto Antekero, estas municipo kaj komunumo en la provinco Malago en la regiono kaj Aŭtonoma Komunumo Andaluzio de Hispanio. Ĝi situas en la nordo de la provinco, kaj estas la centro de la samnomaj komarko kaj jurteritorio.[1]
Antekero | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
urbo • municipo en Hispanio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Andaluzio | ||||
Provinco | Malago | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 29015 | ||||
Retpaĝaro | |||||
Politiko | |||||
Urbestro | Manuel Jesús Barón Ríos (PP) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 41 141 (2015) | ||||
Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 1′ N, 4° 34′ U (mapo)37.0183652-4.5596649 [+] | ||||
Alto | 575 m [+] | ||||
Areo | 749,34 km² (74 934 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
Loko de Antequera en la provinco Malago. Fonto: IAE - SIMA | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Antequera [+] | |||||
En 2015 Antekero havis 44 141 loĝantojn.[2] Ĝi ampleksas areon de 749,34 km² kaj densecon de 55,82 loĝ/km² kaj ĝi situas je averaĝa alto de 575 msm. Laŭ loĝantaro, Antekero estas la unua municipo de la interno (ne marborda) de la provinco kaj la plej granda laŭ areo, krom la 24-a plej granda de Hispanio.[3] Antekero troviĝas sur geografie strategia loko, ĉar estas situa en la centro de Andaluzio, kie kunfluas la ĉefaj komunikvojoj de Malago kun Kordovo kaj Granado kun Sevilo, nome la kvar plej grandaj urboj de la regiono. La urbo troviĝas je 45 km de Malago kaj je 115 de Kordovo, urboj kun kiuj ĝi komunikas per rapida trajno kaj per la aŭtovojo A-45, kaj 160 de Sevilo kaj 102 de Granado, kun kiu komunikas pere de la aŭtovojo A-92 kaj, en tuja futuro, ankaŭ per rapida trajno, post la fino de la Eje Ferroviario Transversal (Transira Fervoja Akso).[4]
Pro sia strategia komunika situo, kun kvar flughavenoj situaj je unu veturhoro proksimume de distanco kaj ĉe la fervoja linio de la Haveno Bahía de Algeciras, Antekero montriĝas kiel grava centro de logistika infrastrukturo, kun variaj entreprenaj parkoj kaj nova Logistika Centro de Andaluzio.[5] Krome, la ebenaĵo Vega de Antequera, irigaciita de la rivero Guadalhorce, estas fekunda agrikultura zono kiu havigas cerealojn, olivoleon kaj legomojn abunde.[6]
Ĝia nomo devenas el Anticaria, la iama romia nomo, poste Antakira en araba, sed variaj arkeologiaj kuŝejoj disaj tra la tuta municipa teritorio atestas ke la zono jam estis loĝata ekde antaŭ pli ol 6.000 jaroj. El tiu pasinto oni konservas etendan arkeologian kaj arkitekturan heredon, elstare ĉefe la aro de dolmenoj de Menga, Viera kaj El Romeral,[7] same kiel nombraj preĝejoj, konventoj kaj palacetoj de diversaj epokoj kaj stiloj. El la fizika ĉirkaŭaĵo elstaras la Natura Loko El Torcal, fama pro kapricaj formoj de ties kalkaj rokoj, kiuj kunformas unu el la karstaj pejzaĝoj plej gravaj de Eŭropo.[8]
Tiu impresa natura loko, kun la menciitaj dolmenoj -Menga, Viera kaj El Romeral- kaj la populara monto nome Peña de los Enamorados (Roko de la Enamiĝintoj), kunformas la nomitan Loko de la Dolmenoj de Antekero, deklarita en Julio de 2016 Monda Heredo fare de UNESCO.
Antekero estis unu el la centroj ligitaj al la komencoj de la andaluza naciismo, kie oni redaktis la Federacian Konstitucion de Antekero en 1883 kaj kie oni interkonsentis pri la tiam nomita Aŭtonoma Pakto de Antekero en 1978, kiu kondukis al la atingo de politika aŭtonomeco por Andaluzio.[9] Tiu urbo iam klopodis iĝi sidejo de la andaluzia registaro, sed voĉdonado malakceptis tion favore al Sevilo.[10]