Estas sur la okcidenta parto de la komarko de Alhama, ĉe la Natura Parko "Sierras de Tejeda, Almijara y Alhama", kio havigas mildajn somerojn kun moderaj temperaturoj kaj malvarmajn vintrojn.
Alhama de Granada estis konata pro siaj termaj arabaj banejoj konstruitaj sur restaĵoj de la romiaj termoj, el kio devenas la propran nomon, al-Hama, (kiu signifas "la banejon") kaj kiu rezultos en la aktuala Banejo,[1] kaj pro siaj imponaj ravinoj ene de la Natura Parko "Sierras de Tejeda, Almijara y Alhama", spektakla pejzaĝo formita de la rivero Alhama, sur la supra parto de la urbo, katalogita kiel "Paisajes Sobresalientes" laŭ la "Plan Especial del Medio Físico de Granada (Monumento Natural de Andalucía de carácter Geológico)".[2]