Akcidento en stacio Couronnes de la Metroo de Parizo
Akzidento en la metroo de Parizo (Francio) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Akcidento en stacio Couronnes de la Metroo de Parizo estas akcidento okazinta la 10-an de aŭgusto 1903 en la metroo de Parizo (Francio) en la stacio Couronnes. Tiu incendio mortigis 84 homojn kaj restas la plej grava konata katastrofo en la metro-reto depost ties kreiĝo.
Sen atingi la gravecon de tiu akcidento en stacio Couronnes, incidentoj jam okazis antaŭe en la veturanta materialo. Tiuj incidentoj ŝuldiĝis al difekto de kaptado de kurento inter la elektropreniloj, instalitaj en la motorvagonoj, kaj la kontaktrelo, instalita sur la grundo. Produktitaj kurtaj cirkvitoj estis kelkfoje sekvataj de incendio kiel tiu de la 19-a de oktobro 1900 en stacio Concorde, okazigante kolizion kun la sekvanta trajno. Tiu akcidento vundis 38 homojn el kiuj kvar severe vunditaj (tri pasaĝeroj kaj unu meĥanikisto)[1].