Metroo de Parizo
trajna reto plejparte subtera en Parizo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metroo de Parizo (france Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900, inagaŭrita dum la Universala Ekspozicio de Parizo. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 228,1 kilometrojn, kaj 308 stacioj[1]. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.
Metroo de Parizo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Métro de Paris | |||||
metroo | |||||
Komenco | 19-a de julio 1900 vd | ||||
Geografia situo | 48° 51′ 25″ N, 2° 21′ 5″ O (mapo)48.8569444444442.3513888888889 | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Situo | Parizo | ||||
| |||||
Posedata de | RATP • Île-de-France mobilités vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metroo de Parizo | |
---|---|
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Parizo, Francio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 19-a de julio 1900 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 228,1 km |
Nombro de linioj | 16 estantaj: M01 M02 M03 M03bis M04 M05 M06 M07 M07bis M08 M09 M10 M11 M12 M13 M14 4 estontaj: M15 M16 M17 M18 |
Nombro de stacioj | 308 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 5,26 milionoj (2013) |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | RATP / IDF Mobilités |
Transportisto | RATP |
En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.
La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.
La vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur la dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur la maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF (krom Alzaco-Mozelo).