Adolph Ferdinand Gehlen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolfo Ferdinando Geleno (1775-1815) estis germana kemiisto, li estis filo de luterana apotekisto Jakobo Ferdinando Geleno; lernanto de Karl Gottfried Hagen (1749-1829) en la Universitato de Königsberg, samklasano kaj asistanto de la apotekisto Valentino Rozo la juna (1762-1807), en Berlino[1]. En 1804 li fariĝis profesoro pri kemio en la "Reĝa Akademio pri Sciencoj" de Bavario, apud Munkeno.
Adolph Ferdinand Gehlen (1775-1815) | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana kemiisto | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-a de septembro 1775 en Bytów, Pomeranio, Pollando | ||||
Morto | 15-a de junio 1815 en Munkeno, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Journal für Chemie und Physik (1806-10), Universitato de Königsberg, Reĝa Akademio pri Sciencoj de Bavario, Universitato de Vroclavo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Geleno estis la unua kiu esploris kaj registris la reakcion kaj la efektojn de la lumo sur la saloj de platina klorido. Li rimarkis ke la ultraviola radiado ŝanĝis la koloron de la platinaj saloj kaj igis la ferikajn salojn precipiti sub la formo de ferozaj substancoj[2]. En 1807, la Bavara Akademio pri Sciencoj starigis departementon pri kemio en Munkeno. Geheno estas nomumita ties direktoro. En 1815, la akademio komencas konstruadon de kemia laboratorio, tamen, Geleno mortis en tiu jaro pro arsena venenado.