Aborto
celita fino de gestado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aborto estas la frua eltiro de embrio aŭ de feto, kiu ne povas normale vivi ekster la ventro de sia patrino aŭ kiun la patrino ne deziras. Spontana aborto povas okazi pro malsano de la patrino aŭ de la infano nenaskita, aŭ pro akcidento. Artefarita abortigo estas medicina interveno celante eligon kaj morton de feto. La demando, ĉu aŭ ĝis kiu aĝo estonta patrino povas decidi pri ebla aborto, estas verve diskutata.
Aborto kiu okazas sen interveno estas konata kiel "spontana aborto" okazas en proksimume 30% ĝis 40% el ĉiuj gravedoj.[1][2] Kiam oni faras intencajn demarŝojn por finigi staton de gravedecon, oni nomas ĝin "artefarita abortigo", aŭ malplej ofte "intencita aborto", dum nemodifita simpla vorto aborto ĝenerale referencas al intencita aborto.[3][4] Oftaj kaj komunaj tialoj kiujn virinoj prezentas por havi aborton estas nasko-timo kaj limigo de familigrando.[5][6][7] Aliaj tialoj registritaj estas la sanzorgo al la patrino, malkapablo elteni fil(in)on, hejma perforto, manko de subteno, sento de troa juneco, deziro finkompletigi edukadon aŭ antaŭeniron de kariero, kaj ne esti kapabla aŭ deziranta kreskigi filon koncipita kiel rezulto de seksatenco aŭ incesto.[5][7][8]
Se farite laŭleĝe en evoluintaj socioj, intencita aborto estas unu el la plej sekuraj proceduroj en medicino.[9][10] Nesekura aborto - nome tiuj faritaj de personoj al kiuj mankas la necesaj profesiaj scioj kaj kapabloj, aŭ en netaŭgaj instalaĵoj en kiuj mankas resursoj . estas respondecaj de inter 5 kaj 13% de patrinaj mortoj, speciale en la evoluiĝantaj landoj.[11] Tamen, abortigaj medikamentoj kiuj estas mem-administritaj estas tre efektivaj kaj sekuraj laŭlonge de la unua trimestro.[12][13][14] Informoj el publika sansistemo montras, ke farado de sekura abortado laŭleĝa kaj alirebla malpliigas la indicojn de patrinaj mortoj.[15][16]
Modernaj metodoj uzas medikamentojn aŭ kirurgion por abortoj.[17] La drogo mifepristono kombinata kun prostaglandino ŝajne estas tiom sekura kaj efektiva kiel kirurgio dum la unua kaj dua trimestroj de gravedo.[17][18] La plej ofta kirurgia tekniko inkludas dilatdon de la uterkolo kaj uzado de suĉaspirilo.[19] Naskokontrolaj rimedoj, kiel la pilolo aŭ enuteraj pesarioj, povas esti uzataj tuj post aborto.[18] Se farite laŭleĝe kaj sekure al virino kiu deziras ĝin, intencitaj abortoj ne pliigas la riskon de longdaŭrajn mensajnl aŭ fizikajn problemojn.[20] Kontraste, nesekuraj abortoj faritaj de neprofesiaj individuoj, per netaŭga ekipaĵaro, aŭ en nesansistemaj instalaĵoj okazigas inter 22 000 kaj 44 000 mortojn kaj 6.9 milionojn da enhospitaligoj ĉiujare.[21] La Monda Organizaĵo pri Sano asertas, ke "aliro al laŭleĝa, sekura kaj kompleta abortozorgado, inkludante post-abortan zorgadon, estas esenca por la atingo de la plej altaj eblaj niveloj de seksa kaj reprodukta sanstato".[22] Historie, abortojn oni klopodis uzante kuracherbojn, akrajn ilojn, perfortajn masaĝojn, aŭ aliajn tradiciajn metodojn.[23]
Ĉirkaŭ 73 milionojn da abortoj oni faras ĉiujare en la mondo,[24] kaj el ili ĉirkaŭ 45% oni faras nesekure.[25] Abortindicoj ŝanĝiĝis malmulte inter 2003 kaj 2008,[26] antaŭ ili malpliiĝis dum almenaŭ du jardekoj kiam pliiĝis ankaŭ la aliro al la familiplanado kaj al naskokontrolado.[27] Je 2018, 37% el la virinoj de la tuta mondo havis aliron al laŭleĝaj abortoj sen limoj pri la tialo.[28] Landoj kiuj permesas abortojn havas diferencajn limojn pri kiom malfrue en gravedeco oni rajtas aborti.[29] Abortindicoj estas similaj inter landoj kiuj limigas aborton kaj landoj kiuj malferme permesas ĝin, kvankam tio okazas parte ĉar landoj kiuj limigas aborton tendencas havi pli altajn indicojn de nedezirita gravedeco.[30]
Tutmonde, estis ampleksa tendenco al pli granda laŭleĝa aliro al aborto ekde 1973,[31] sed restas debato pri rilato al moralaj, religiaj, etikaj, kaj juraj aferoj.[32][33] Tiuj kiuj kontraŭas aborton ofte argumentas, ke embrio aŭ feto estas persono kun rajto je vivo, kaj tiel ili egaligas aborton kun murdo.[34][35] Tiuj kiuj subtenas la laŭleĝecon de la abortorajto argumentas, ke temas pri la reproduktaj rajtoj de virinoj.[36] Aliaj favoras laŭleĝan kaj alireblan aborton kiel publika sansistema rajto.[37] Aborta juro kaj konsideroj pri la proceduroj estas diferencaj tra la tuta mondo. En kelkaj landoj aborto estas jurpermesita kaj virinoj havas la rajton elekti pri aborto.[38] En kelkaj areoj, aborto estas jurpermesita nur en specifaj kazoj kiel perforto, incesto, denaskaj defektoj, malriĉeco kaj risko por la sano de la virino.[39]