Ŝuŝo (urbo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝuŝo (armene Շուշի Ŝuŝi; azerbajĝane Şuşa) estas urbo en la disputata regiono Montara Karabaĥo en Suda Kaŭkazio. Ĝi estas sub la rego de la memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo ekde ĝia kapto en 1992 dum la milito en Montara Karabaĥo. Tamen, ĝi estas de jure parto de la Respubliko Azerbajĝano, kun la statuso de administra divido de la ĉirkaŭa Rajono Ŝuŝa. Je 1400-1800 metroj alte en la pitoreskaj karabaĥaj montoj, Ŝuŝo estis populara monturba feriejo en la sovetia epoko kun milda klimato, pura aero kaj idila situo[1]. Nuntempe ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ŝuŝo.
Ŝuŝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 446 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 808 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 46′ N, 46° 45′ O (mapo)39.76021320361446.75037694588 [+] | ||||
Alto | 1 420 m [+] | ||||
Areo | 5,5 km² ( 550 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Shusha [+] | |||||
Post ĝia uzado kiel antikva fortikaĵo de la armena princlando de Varando, Ŝuŝo iĝis la ĉefurbo de la Karabaĥa ĥanato. La urbo iĝis unu el la kulturaj centroj de la Suda Kaŭkazio post la rusa konkero de la regiono en la unua duono de la 19-a jarcento. Kun la tempo, ĝi fariĝis sidejo de multaj intelektuloj, poetoj, verkistoj kaj speciale, muzikistoj (ekz., la aŝikoj, kantistoj de mugamo, kaj ludistoj de komuzo).
Ŝuŝo estis la sola granda setlejo en la Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo kiu havis grandan kvanton de azeraj loĝantoj. En 1977 estis deklarita rezervejo la azerbajĝanaj arkitekturo kaj historio de Ŝuŝo. La urbo estis ofte referita kiel "muzika ĉefurbo aŭ konservatorio de Transkaŭkazio".