Ŝildo
portebla ŝirmanta armilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝildo estas protekta armilo portata de militisto. Ĝi estas malmola plato, ofte iom konkava, el ligno, ledo aŭ aliaj materialoj kaj servas por sin ŝirmi kontraŭ batoj kaj ĵetoj de atakanto.
Laŭ Francisko Azorín ŝildo estas Plataĵo uzata kiel ŝirmilo kontraŭ armiloj; sur ĝi oni pentris la blazonon de la uzanto. Ornamo tiel similanta. Laŭ ĝia formo, la ŝildo nomiĝas: gotika, hispana, franca, angla, germana, itala, svisa, pola...[1] Li indikas etimologion el scild (ŝildo).[2]
Ŝildo rilatas ankaŭ al tabulo surhavanta surskribon aŭ simbolon klare videblan (pendoŝildo, nomŝildo ktp)[3].