Ŝereo
speco de vino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝereo (hispane jerez, angle sherry, france xérès) estas tia hispana vino produktata en la regiono ĉirkaŭ Jerez (pr. ĥereθ', ĥeres' aŭ ĥere'), Andaluzio, Hispanio.
Ĝi estas ellaborata en la andaluzaj municipoj Jerez de la Frontera, El Puerto de Santa María kaj Sanlúcar de Barrameda.
Estas almenaŭ kvar tipoj da ŝereo:
- Fino: nedolĉa helflava kun nukseca gusto.
- Manzanilla: la plej klara kaj nedolĉa el la kvar, ofte kun iom pli amara gusto.
- Amontillado: sukcenkolora kun milda aromo.
- Oloroso: la plej dolĉa kun malhela koloro, ofte trinkata kiel desertvino.