Ĥitridjomikozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥitridjomikozo aŭ kitridjomikozo estas infekta malsano en amfibioj, kaŭzita de la kitridio Batrachochytrium dendrobatidis, nome nehifa zoospora fungo. Ĥitridjomikozo estis ligita al dramaj malpliigo de la populacio aŭ eĉ formortoj de amfibiaj specioj en okcidenta Norda, Centra, kaj Suda Amerikoj, orienta Aŭstralio, kaj Dominiko kaj Moncerato en Karibio. Multo de la Nova Mondo estas ankaŭ je risko de la malsano kiu povas alveni post la venontaj jaroj.[1]
La fungo estas kapabla kaŭzi sporadajn mortojn en kelkaj amfibiaj populacioj kaj 100% da mortindico en aliaj. Oni ne konas efikajn agadojn por kontrolo de la malsano en naturaj populacioj. Variaj klinikaj signoj estas vidataj de individuoj tuŝitaj de la malsano. Nombraj ebloj eblas por kontroli tun malsan-kaŭzanta fungo, kvankam neniu ankoraŭ pruvis ke tio estas farebla je granda skalo. La malsano estis proponita kiel kontribua faktoro por la tutmonda amasmortado de amfibioj kiu ŝajne tuŝis ĉirkaŭ 30% el la amfibiaj specioj de la mondo.[2]