École Duperré
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lernejo de Aplikataj Artoj Duperré (france L'École supérieure des arts appliqués Duperré, aŭ mallonge: École Duperré) estas publika altlernejo de arto kaj dezajno situanta en Parizo, Francio. Ĝi situas sur rue Dupit-Thoires, en la 3-a arondismento de Parizo [1]. La Duprera Lernejo trejnas junajn dezajnistojn en la kampoj de modo kaj tekstila dezajno, ceramikaĵo, media planado kaj grafika dezajno, kaj estas sub la respondeco de la Ministerio de supera instruado kaj esplorado, la Ministerio de Nacia Edukado kaj la Pariza Urba konsilantaro. Ĝi estas aktiva membro de la retoj de artaj kaj dezajnolernejoj en Francio kaj ĉirkaŭ la mondo: membro de la fr:Universitato Hesam kiu estas komunumo de parizaj universitatoj kaj institucioj por alteduko, trejnado, esplorado kaj komercaj retoj; Membro de IFFTI - la Internacia Fonduso por Moda Teknologiaj Institucioj; Membro de la reto Cumulus - la internacia asocio de universitatoj kaj lernejoj de arto, dezajno kaj amaskomunikilaro; Membro de FDE - la Franca Asocio de Dezajnaj Lernejoj; Membro de la Art Accord France reto - reto de publikaj institucioj por arta kaj dezajnoedukado, lernejoj de belartoj aŭ mezlernejoj de arto kaj dezajno en Francio; Membro de la organizaĵo en:ELIA - la Eŭropa Ligo de Institutoj de la Artoj; kaj partnero de la Erasmus- interkonsento kun kelkaj lernejoj en Eŭropo. Ecole Duperré estas nomita laŭ la admiralo de la franca mararmeo, barono Guy-Victor Duperré [2].
École Duperré | ||
---|---|---|
arta lernejo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1864 | |
fondinto(j) | Élisa Lemonnier vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 51′ 54″ N, 2° 21′ 43″ O (mapo)48.8649069444442.3620008333333 | |
lando | Francio | |
urbo | Parizo | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
| ||