William Turner (naturalisto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
William Turner (1509-1568) estis angla kuracisto, teologo, reformisto, botanikisto, ornitologo, naturhistoriisto, kaj patro de la brita ornitologio kaj botaniko.[1] Li studis Medicinon en Italio kaj estis intima amiko de la svisa naturalisto Conrad Gesner (1516-1565), de la profesoro Luca Ghini, fondinto de la Botanika Ĝardeno de Bolonjo, kaj mentoro de Andrea Cesalpino kaj Luigi Anguillara (1512-1570).
William Turner (1509-1568) | ||
---|---|---|
Bildo de Mandragoro, planto el la herbolibro de William Turner, unua kiu estis originale verkita en la angla anstataŭ la latina. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1509 en Morpeth, Northumberland, Anglio | |
Morto | 7-a de Julio 1568 13-a de Julio 1568 en Londono, Anglio | |
Religio | Anglikanismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Anglio vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Alma mater | Kolegio Pembroke, Kembriĝo Universitato de Ferrara Universitato de Bolonjo | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | kuracisto ornitologo anglikana sacerdoto natursciencisto botanikisto vd | |
Laborkampo | plantoscienco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Inter 1547-1552 li aktivis kiel persona kuracisto de Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset. William Turner estis vere humanisto-naturalisto, kaj sincera reprezentanto de la Renesanco. Li estis la unua angla naturalisto kun internacia reputacio. Karolo Lineo omaĝis lin per la genro "Turnera" kaj la familinomo "Turneracoj". William Turner estas pioniro pri naturhistorio en Anglio, sed li povas ankaŭ titoliĝi kiel la unua erudiciulo kun angla planto-nomo.