William George Adams
usona esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
William George ADAMS (naskiĝis la 21-an de aprilo 1886 en San Jose, mortis iam post 1949), estis usona esperantisto.
William George Adams | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1886 (1886-04-21) en San-Joseo |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 12908 |
Laŭ profesio daktiloskopiisto.
En 1903 li iĝis esperantisto, en 1906 li kunfondis Esperanto-grupon por Seatlo / Seattle (Washington) kaj li estis ĝia sekretario inter 1906 kaj 1908. Li estis la vicredaktoro de la gazeto Amerika Esperantisto en 1908-1909. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (Budapeŝto 1933).
Tradukis interalie la usonan nacian himnon; verkis teatraĵeton Piramo kaj Tisbeo.
Li estas listigita en la censoj de Seattle en 1920[1] kaj ankoraŭ 1940[2] kiel senedzina, kun ambaŭ gepatroj naskiĝintaj en la ŝtato Maine. En 1942 li registriĝis kiel kapabla je soldatservo, 56-jara, ankoraŭ plu loĝanta en Seattle.[3] Probable ankoraŭ en 1949 kiel 63-jara li revenis ŝipe al Novjorko el vizito de Eŭropo (Britio).[4]