Wilhelm Reich
aŭstra-usona psikanalizisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Wilhelm REICH [ˈvɪlhɛlm raiç] (naskita la 24-an de marto 1897 en Dobrzynica, tiam Aŭstrio-Hungario, mortinta la 3-a de novembro 1957 en Lewisburg, Pensilvanio) estis konata psikanalizisto.
Wilhelm Reich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1897 (1897-03-24) en Dobrianychi, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 3-an de novembro 1957 (1957-11-03) (60-jaraĝa) en Lewisburg, Pensilvanio, Usono |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Tombo | Orgonon |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Aŭstrio • Usono |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Ilse Ollendorf (en) (1946–1951) Elsa Lindenberg (en) (1933–1940) Annie Reich (en) (1922–1933) |
Infanoj | Eva Reich • Lore Reich Rubin |
Okupo | |
Okupo | psikiatro seksa edukisto verkisto akademiulo filozofo psikoanalizisto |
Verkoj | Karakteranalizo Maso Psikologio de Faŝismo Seksa Revolucio Listen, Little Man! |
TTT | |
Retejo | https://www.wilhelmreichtrust.org/ |
Kiel tia li praktikis unue en Vieno, de 1930 loĝis en Berlino, kie li progresigis kontraŭfaŝismajn teoriojn, en 1933 estis devigita forlasi Germanion kaj forveturis al Svedio, poste al Oslo, kie li fondis skolon de psika-somata (korpa) terapio.
De 1939 Reich loĝis kaj laboris en Usono. Lia analizo de karaktero iĝis brava kontribuo en psikanaliza penso (ĉeesto de Anna Freud ĉe lia seminario influis ŝian teorion pri ego-defendoj). Li estis persekutata pro siaj vidpunktoj, kaj la usona Nutraĵa kaj Droga Instanco (FDA) akuzis lin pro kontraŭleĝaj terapioj. Lastaj verkoj de Reich estis oficiale malpermesitaj, li mem mortis en malliberejo. Li influis plimulton de la nuntempaj korp-orientitaj terapioj.