W. H. Auden
angla-usona poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Wystan Hugh AUDEN[1] (ˈ|w|ɪ|s|t|ən|_|ˈ|h|juː|_|ˈ|ɔː|d|ən;[2] 21a de februaro 1907 – 29a de septembro 1973) estis angl-usona poeto,[3][4] naskiĝinta en Anglio, ŝtatigita en Usonon (el 1946), kaj konsiderita de multj kritikistoj kiel unu el plej grandaj verkistoj de la 20a jarcento.[5] Lia verkaro estas rimarkinda pro sia stilismaj kaj teknikaj atingoj, sia engaĝiĝo kun moralaj kaj politikaj temoj, kaj sia varieco laŭ tono, formo kaj enhavo.[6][7] La centraj temoj de lia poezio estas amo, politiko kaj civitaneco, religio kaj moralo, kaj la rilato inter unikaj homaj estaĵoj kaj la anonima, nepersona mondo de naturo.
Wystan Hugh Auden | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wystan Hugh Auden | |||||
Naskonomo | Wystan Hugh Auden | ||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1907 (1907-02-21) en Jorko | ||||
Morto | 29-an de septembro 1973 (1973-09-29) (66-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Kirchstetten (Malsupra Aŭstrio) vd | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Oksfordo • Aŭstrio vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Usono vd | ||||
Alma mater | Christ Church College • Universitato de Oksfordo • Lernejo Gresham • St Edmund's School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | George Augustus Auden vd | ||||
Patrino | Constance Rosalie Bicknell vd | ||||
Gefratoj | [George] Bernard Auden • John Bicknell Auden vd | ||||
Edz(in)o | Erika Mann • Chester Kallman vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | W. H. Auden vd | ||||
Okupo | poeto • scenaristo • literaturhistoriisto • dramaturgo • verkisto • libretisto • universitata instruisto • literaturkritikisto • eseisto • komponisto • tradukisto vd | ||||
Aktiva dum | 1920–1973 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Auden kreskiĝis en kaj ĉe Birmingham en profesia mezklasa familio kaj studis anglan literaturon en la Christ Church de Oksfordo. Liaj komencaj poeziaĵoj el la fino de la 1920-aj jaroj kaj komenco de la 1930-aj, verkitaj en intensa kaj drameca tono kaj en stilo kiu alternis inter telegrafe moderna kaj flue tradicia, establis lian reputacion kiel maldekstreca politika poeto kaj profeto. Fine de la 1930-aj jaroj li iĝis malkomforta en tiu rolo kaj abandonis ĝin post li translokiĝis al Usono en 1939. En siaj poemoj el la 1940-aj aroj li esploris religiajn kaj etikajn temojn en malpli drameca maniero ol en siaj pli fruaj verkoj, kaj kombinis tradiciajn formojn kaj stilojn kun novaj, originaj formoj. La fokuso de multaj el liaj poeziaĵoj el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj estis sur la manieroj laŭ kiuj la vortoj montras kaj kaŝas emociojn. Li montris partikularan intereson por verki operajn libretojn, nome formo ideale taŭga por direkti la esprimon de fortaj sentoj.[8] Post lia morto en 1973, lia memorŝtono estis montrita en la Angulo de la Poetoj de la Abatejo Westminster en 1974.
Li estis ankaŭ fekunda verkisto de prozaj eseoj kaj revizioj pri literaturaj, politikaj, psikologiaj kaj religiaj temoj, kaj li laboris ankaŭ variajn fojojn pri dokumentaj filmoj, poeziaj teatraĵoj kaj aliaj formoj de ludado. Tra sia tuta kariero li estis kaj polemikiga kaj influa. Post lia morto, kelkaj el liaj poeziaĵoj, rimarkinde "Funeral Blues" ("Stop all the clocks"), "Musée des Beaux Arts", "Refugee Blues", "The Unknown Citizen", kaj "September 1, 1939", iĝis konata al multe pli ampleksa publiko ol dum lia vivodaŭro tra filmoj, radiprogramoj, kaj popularaj amaskomunikiloj.[5]