Vincenzo Scamozzi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vincenzo Scamozzi (1548-1616) (naskiĝis en Vicenza, en la 2-a de septembro 1548 - mortis en Venecio, en la 7-a de aŭgusto 1616) estis itala arkitekto kaj teoriisto pri arkitekturo, naskiĝis kaj aktivis super ĉio en sia naskiĝurbo kaj Venecio.
Vincenzo Scamozzi (1548-1616) | ||
---|---|---|
Itala arkitekto | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-a de septembro 1548 en Vicenza, Italio | |
Morto | 7-a de aŭgusto 1616 en Venecio, Italio | |
Lingvoj | itala • venecia vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | |
Familio | ||
Patro | Giovanni Domenico Scamozzi vd | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto • scenografo • historiisto • urbanizisto vd | |
Aktiva dum | 1568–1616 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | San Gaetano Church vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li sendube estis la plej grava figuro pri arkitekturo inter Andrea Palladio (1508-1580)[1], kies nefinitajn projektojn li heredis post la morto de tiu arkitekto, kaj sia disĉiplo Baldassare Longhena (1598-1682)[2]. Lia patro enplantis en lin la principojn de Sebastiano Serlio pri arkitekturarto. Inter 1579 kaj 1580, Vincenzo vizitis Romon kaj, en 1581, li ekloĝis en Venecio, kie li estis invitita por dezajni serion da interligitaj oficialaj konstruaĵoj, konataj kiel "Procuratie Nuove", por la Prokutoraro en la Placo Sankta Marko. En 1600, li vizitis Francion kaj lasis skizolibron kun registraĵoj de siaj impresoj pri la franca arkitekturo, kiu unue publikiĝis en 1959.