Vincent van Gogh
nederlanda pentristo (1853–1890) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vincent Willem VAN GOGH [fan ĥoĥ] (naskiĝis la 30-an de marto 1853 en Groot-Zundert, la nuntempa Zundert, Nederlando; mortis la 27-an de julio 1890 en Auvers-sur-Oise, Francujo) estis nederlanda pentristo, kiu havis grandan influon al la pentrarto de la 20-a jarcento. Konforme al nederlanda tradicio li montris ordinarajn objektojn tra la riĉeco de lum-ludo, kiel ekzemple en la pentraĵoj Dormejo en Arles kaj Cigana tendaro. Frua periodo de lia arto estis transiro de realismo al ekspresionismo.
Vincent van Gogh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Vincent van Gogh | |||||
Naskonomo | Vincent Willem Van Gogh | ||||
Naskiĝo | 30-an de marto 1853 (1853-03-30) en Zundert | ||||
Morto | 29-an de julio 1890 (1890-07-29) (37-jaraĝa) en Auvers-sur-Oise | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Tombo | Auvers-Sur-Oise Communal Cemetery vd | ||||
Etno | nederlandanoj vd | ||||
Lingvoj | nederlanda • franca vd | ||||
Loĝloko | Monastery of Saint-Paul-de-Mausole • Cuesmes • Maison Van Gogh vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Brusela Reĝa Akademio de Belaj Artoj • Reĝa Akademio de Belaj Artoj vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Theodorus van Gogh vd | ||||
Patrino | Anna Carbentus van Gogh vd | ||||
Gefratoj | Wil van Gogh • Theo van Gogh • Cor van Gogh • Elisabeth van Gogh • Anna Cornelia van Gogh vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Amkunulo | Sien Hoornik • Margot Begemann vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo • desegnisto • gravuristo • botanical illustrator • konstrua desegnisto • gravuristo per akvaforto • litografisto • grafikartisto vd | ||||
Laborkampo | pentrado vd | ||||
Aktiva en | Tilburg • Hago • Londono • Parizo • Ramsgato • Etten-Leur • Dordrecht • Amsterdamo • Borinage • Bruselo • Etten-Leur • Hago • Hoogeveen • Nuenen • Antverpeno • Parizo • Arles • Sankta-Remiĝo-de-Provenco • Auvers-sur-Oise • Van Gogh House • Emmen • Maison Van Gogh vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La terpommanĝantoj ❦ Kafeja Teraso en la Vespero ❦ Stela nokto ❦ La dormoĉambro en Arles ❦ La sunfloroj ❦ Memportreto kun bandaĝita orelo ❦ Landscape with a Carriage and a Train ❦ Tritika Kampo kun Korvoj ❦ Head of an Old Peasant Woman with White Cap ❦ Madame Roulin Rocking the Cradle (La Berceuse) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vincent van Gogh lasis ne nur pli ol du mil pentraĵojn kaj desegnaĵojn, sed ankaŭ pli ol ok cent leterojn skribitajn al siaj familio kaj amikoj, el kiuj 652 al sia frato Theo van Gogh, kun kiu li havis tre proksiman rilaton.[1] Ne tre konata en la jaroj 1890-aj lia verkaro rimarkiĝis de aŭtoroj kaj pentristoj simbolismaj en Francujo, Nederlando, Belgujo kaj Danujo. En la 1930-aj jaroj liaj pentraĵoj altiris jam cent dudek mil homojn al ekspozicio fare de la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (Usono).[2]
Lia verkaro estas plena je naturalismo, inspirita de impresionismo, dividismo kaj punktismo, anoncis faŭvismon kaj ekspresionismon. Vincent van Gogh, kiu preferis subskribi siajn pentraĵojn per nur Vincent estas nuntempe unu el la plej konataj pentristoj de la tuta mondo.[3]