Villanúa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Villanúa [biljaNUa] (aragonlingve Villanuga aŭ Bellanuga) estas urbeto kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.
Rapidaj faktoj municipality of Aragon, Administrado ...
Villanúa | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22870 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 553 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 40′ N, 0° 32′ U (mapo)42.674444444444-0.53055555555557 [+] | ||
Alto | 953 m [+] | ||
Areo | 58,193982 km² ( 581 9.3 982 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanúa [+] | |||
Fermi
Villanúa estas urbeto grava en la pasinteco kiel komerca kaj financa kerno de la zono survoje el Jaca al Canfranc. Ĝi estas proksime de Jaca sur la Valo de la rivero Aragón. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la senhomejojn Cenarbe, Aruej, Lierde, Izuel kaj Santiago.