Vikipedio en Esperanto
esperanta versio de Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 353 781 artikolojn kaj 313 aktivajn redaktantojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.[1]
Vikipedio en Esperanto | |
---|---|
Retadreso | eo.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | esperanta |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 21-a de majo 2024 | |
Artikolnombro | 353 781 |
Profundeco | 17.1 |
Paĝoj | 795 736 |
Redaktoj | 8 724 608 |
Uzantoj | 223 854 |
Aktivaj uzantoj | 313 |
Administrantoj | 12 |
Dosieroj | 18 084 |
Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estas la 36-a plej granda lingvoversio de Vikipedio.[2] Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.[3] Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en konstruita lingvo aŭ planlingvo.[4][5]