urbo en Katalunio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vic (prononco en la kataluna: [bik] aŭ [vik]), en Esperanto Viko,[1] estas urbo kaj municipo en la centro de Katalunio. Ĝi estas la ĉefurbo de la administracia regiono Osona, situanta 69 kilometrojn proksima al Barcelono kaj 60 al Ĝirono. La magistrato aliĝis al la Asocio de Municipoj por la Sendependeco. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 48 364loĝantoj sur areo de 30,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 581 loĝantoj/km².
La nomon de ĉi tiu urbo oni skribis dum multaj jarcentoj "Vich", ĉar tradicie oni uzis la digramon CH por indiki ke ĝi prononciĝas [k] kaj ne [s]. La nomon de la urbo nun oni skribas Vic laŭ la ortografiaj reguloj de IEC. La skribaĵo kun fina ho restas nur ĉe familinomoj kaj por la samnoma urbo en Arpitanio.