Velleius Paterculus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marko Velejo Paterkulo (19 a.K. - 31 p.K.) estis fama historiisto pri la Romia Imperio, kiu, malgraŭ ke Priŝiano el Cezareo[1] menciis lian antaŭnomon kiel Markus, kelkaj modernaj erudiciuloj lin identigas al Gajus Velejus Paterkulo, kies nomo enskribiĝas sur mejloŝtono en nordo de Afriko. Paterkulo devenis el distinginda familio el Kampanio kaj servis en la armeo en tre frua aĝo kiel tribuno en Tracio, Makedonio, Grekio kaj en la Oriento. En la 2-a jaro niaepoke li ĉeestis la renkontiĝon en la Eŭfrato inter Kajo Cezaro[2], nepo de Aŭgusto, kaj la partia reĝo Fraatases la 5-a[3]. Pli malfrue, kiel prefekto de kavalerio kaj legato, li servis okjarojn, ekde la jaro 4 el nia erao, en Ĝermanio kaj Panonio, sub la komando de la imperiestro Tiberio.
Gajo Velejo Paterkulo (19 a.K. - 31 AD) | ||
---|---|---|
Romia historiisto | ||
Persona informo | ||
Velleius Paterculus | ||
Naskiĝo | 19 a.K. en Aeclanum aŭ Kapuo, Italio | |
Morto | 31 p.K. en Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Magius Celer Velleianus vd | |
Infanoj | Gaius Velleius Paterculus • Lucius Velleius Paterculus vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto • militisto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |