Vegas de Matute
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vegas de Matute [BEgas demaTUte] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Vegas de Matute estas etimologie komprenebla kiel Valoj de Matute. En la municipa teritorio estas je unu km kaj duono de la loĝloko, la mezepoka setlejo de Matute, nun senhoma, kiu lasis sian nomon al la toponimo Vegas de Matute, kiu iam nomiĝis Las Vegas kaj estis nur kvartalo de Matute. La nuna municipo estas dividita en la kvartaloj la Lobera, Zancao kaj nuntempa Matute. Krome la novdomaro Montevegas kaj parto de Los Ángeles de San Rafael apartenas al tiu ĉi municipo.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Vegas de Matute | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40423 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 329 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 48′ N, 4° 17′ U (mapo)40.795-4.2777777777778 [+] | ||
Alto | 1 013 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vegas de Matute [+] | |||
Fermi