Vasco Núñez de Balboa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vasco Núñez de Balboa (ĉ. 1475 - ĉirkaŭ la 12a – 21a de januaro de 1519) estis hispana esploristo, guberniestro, kaj konkistadoro. Li estas plej bone konata ĉar trapasis la Istmon de Panamo al la Pacifika Oceano en 1513, kaj tiele iĝis la unua eŭropano kiu estris ekspedicion kiu vidis aŭ atingis la akvojn de la Pacifiko el la Nova Mondo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Vasco Núñez de Balboa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1475 (1475-01-01) en Jerez de los Caballeros |
Morto | 15-an de januaro 1519 (1519-01-15) (44-jaraĝa) en Acla |
Mortokialo | senkapigo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | María de Peñalosa |
Okupo | |
Okupo | esploristo • politikisto • konkistadoro |
Fermi
Li veturis al Ameriko en 1500 kaj, post ioma esplorado, setlis sur la insulo Hispaniolo. Li fondis la setlejon Santa María la Antigua del Darién en nuntempa Panamo en 1510, kiu estis la unua konstanta setlejo de eŭropanoj en la kontinento Ameriko (ĉar setlejo de Alonso de Ojeda de la antaŭa jaro ĉe San Sebastián de Urabá jam estis tiam abandonita).