Valle del Zalabí
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valle del Zalabí estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko de Guadix kaj je 76 km de la provinca ĉefurbo, Granado. En 2011 estis 2315 loĝantoj (INE).
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Valle del Zalabí | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18511 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 116 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 16′ N, 3° 6′ U (mapo)37.262222222222-3.1005555555556 [+] | ||
Alto | 1 011 m [+] | ||
Areo | 108 km² (10 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle del Zalabí [+] | |||
Fermi
La municipo inkludas la domarkernojn Alcudia de Guadix (administracia ĉefurbo de la municipo), Exfiliana kaj Charches, kiuj estis iam ĉefurboj de sendependaj municipoj, ĝis la kunigo por formi Valle del Zalabí en 1974. Krome estas aliaj pli disaj domaroj inter kiuj menciindas Rambla del Agua. Ĉirkaŭ la municipa teritorio estas kvar naturaj parkoj kiel la Natura Parko de la Sierra de Baza ene de kiu estas la setlejo Charches.
Nordokcidente: Guadix | Norde: Guadix, Gor | Nordoriente: Gor |
Okcidente: Albuñán | Oriente: Dólar | |
Sudokcidente: Lanteira, Alquife kaj Jérez del Marquesado | Sude: Ferreira, La Calahorra kaj Aldeire | Sudoriente: Dólar kaj Huéneja |