Vagalbatroso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vagalbatroso, Neĝalbatroso aŭ Vaganta albatroso,[1] Diomedea exulans, estas granda marbirdo el la familio Diomedeedoj, kiu havas ĉirkaŭpolusan teritorion en la Suda Oceano. Ĝi estis la unua specio de albatroso kiu estis priskribita, kaj estis dumlonge konsiderata la sama specio kiel la Tristana albatroso kaj la Antipoda albatroso. Fakte kelkaj fakuloj ankoraŭ konsideras ilin ĉiujn kiel subspecioj de la sama specio.[2] La SACC proponis la disigon de tiu specio,[3] kaj BirdLife International jam disigis ĝin. Kun la Amsterdama albatroso ĝi formas la vagalbatrosan specikomplekson. La Vagalbatroso estas la plej granda membro de la genro Diomedea (nome la grandaj albatrosoj), unu el plej grandaj birdoj en la mondo, kaj unu el plej bone konataj kaj studitaj specioj de birdoj en la mondo.
Vagalbatroso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vagalbatroso | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Diomedea exulans (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||