Uragano Erika (2003)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La uragano Erika estis atlantika uragano, kiu frapis nordorientan Meksikon ĉe la landlimo al Teksaso meze de aŭgusto 2003. Erika estis la oka uragano de la sezono. Unue la usona uragancentro (National Hurricane Center, NCE) ne anoncis ĝin kiel uragano, ĉar oni antaŭvidis maksimuman ventrapidon de nur 115 km/h. Nur poste oni reklasis ĝin al klaso 1. Pro la influo de alta aerpremo, Erika rapidegis okcidenten de la golfo de Meksiko kaj tuŝis la teron en nordorienta Meksiko la 16-an de aŭgusto.
Rapidaj faktoj Aperis, Malaperis ...
Uragano Erika | |
---|---|
Erika la 16-an de aŭgusto 2003 | |
Aperis | la 14-an de aŭgusto 2003 |
Malaperis | la 17-an de aŭgusto 2003 |
Plej rapidaj ventoj | 120 km/h (75 mejloj/h) |
Plej malalta aerpremo | 986 mbar (hPa); 29,12 inHg |
Homaj mortoj | 2 |
Damaĝoj | ekvivalento de 10.000 da usonaj dolaroj |
Trafitaj landoj | Meksiko |
Fermi
Nur post sia paso Erika estis deklarita uragano.[1]