Unuiĝo de Italio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La unuiĝo de Italio estis la historia procezo kiu laŭlonge de la 19-a jarcento klopodis la unuiĝi de la diversaj ŝtatoj en kiuj estis dividita la Itala duoninsulo, en sia plej parto ligitaj al reĝaj familioj konsiderataj "ne italaj" kiel la Habsburgoj aŭ la Burbonoj. Ĝi okazis en la kultura kunteksto de la romantikismo kaj la aplikado de la naciisma ideologio, kiu klopodas la identigon de nacio kaj ŝtato. Oni konas ĝin ankaŭ per la nomo il Risorgimento (renaskiĝo en itala), aŭ eĉ kiel la itala reunuiĝo (konsiderante, maltaŭge, ke ekzistis antaŭa unuiĝo, retroirante al Romio).
La procezo estas komprenebla kiel aldoniĝo de la malprogresa kaj aristokrata Italio de la sudo (Regno de Napolo, Sicilio), ankrita en la Antikva Reĝimo, al la industriita kaj burĝa Italio de la nordo (valo de rivero Po), pli kontakta kun la revoluciaj ŝanĝoj de la komenco de la Samtempa Epoko (Burĝa revolucio, Liberala revolucio kaj Industria revolucio). Tamen ankaŭ estas konsiderebla en la ideo, ke la nordo parazitis la sudon malhelpante ties disvolvigon kaj akcelante la elmigradon kaj la pludaŭron de ties socia situacio.[1] Ankaŭ la konspira rolo de la Framasonismo aŭ de la interesoj de diversaj eŭropaj potencoj (ĉefe Britio) estis iam montrita kiel kaŭzo.[2]. Laŭ historiisto Giuseppe Brienza, anglia registaro provis, eĉ financante almenaŭ parte la ekspedicion de la mille, inokuli protestantismon en la koro de katolikismo. Estas konite ke malantaŭ la bersaljeroj enirintaj Romon tra la breĉo de Porta Pia sekvis tenaca roto da vendistoj de protestantaj biblioj. La unua ilin transportadis per ĉareto trenita de hundo epitetata, neŝatigcele, "Pio naŭa".
Ĉiukaze ĝi estis fine farata de la Savoja dinastio, kiu reĝis en la Piemonto (elstare regata de la ĉefministro grafo de Cavour), kontraŭ la intervenoj de aliaj gravuloj kiel (Mazzini, Garibaldi), laŭlonge de komplikaj okazaĵoj ligitaj al la eŭropa ekvilibro (intervenoj de Francio kaj Aŭstrio), kiu pintiĝis per la aldonigo de la lasta reduto de la Papa Ŝtato en 1870. Tamen pludaŭris la postulado de landlimaj teritorioj, ĉefe kun la Aŭstrio-Hungario (Triesto kaj la Provinco Trento), kiuj solviĝis parte en 1919 post la Unua Mondmilito (Traktato de Saint-Germain-en-Laye kaj ekspedicio de Gabriele D'Annunzio).