universitato de 1945 en Vroclavo, kiu anstataŭas la antaŭan universitaton de Breslaŭo de 1702 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Vroclavo (UWr; poleUniwersytet Wrocławski; germaneUniversität Breslau; latineUniversitas Wratislaviensis) estas publikaesplora universitato situa en Vroclavo, Pollando. La Universitato de Vroclavo estis fondita en 1945, anstataŭante la antaŭan Germanan Universitaton de Breslau. Post la teritoria ŝanĝo de Pollandaj limoj, la scienculoj el eksa Universitato de Johano Kazimiro en Lvovo (pole: Uniwersytet Jana Kazimierza we Lwowie) restarigis la konstruaĵon de universitato, kiu estas forte damaĝita dum la sieĝo de Breslau en 1945. Nuntempe ĝi estas unu el la plej elstaraj edukaj institucioj en la regiono.[1][2]
Wrocław University Library•Faculty of Social Sciences of University of Wrocław•Faculty of Biotechnology of University of Wrocław•Faculty of Law, Administration and Economics of University of Wrocław•Faculty of Earth Sciences and Environmental Management of University of Wrocław•Faculty of Historical and Pedagogical Sciences of University of Wrocław•Faculty of Chemistry, University of Wrocław•Faculty of Physics and Astronomy of University of Wrocław•Faculty of Biological Sciences of University of Wrocław•Faculty of Letters of University of Wrocław vd
La Universitato estas nune la plej granda en Malsuprasilezia Provinco kun ĉirkaŭ 100 000 gradiĝintoj ekde 1945 inklude ĉirkaŭ 1 900 esploristoj inter kiuj multaj ricevis la plej altajn premiojn pro siaj kontribuoj al la dosvolvigo de la sciencaj fakoj.[3] La Universitato de Vroclavo estas fama pro sia relative alta kvalito de instruado, kio metis ĝin en la 44a rangon de QS University Rankings: EECA 2016,[4] kaj situas en la sama kampuso kiel la iama Universitato de Breslau, kiu produktis 9 Nobel-premiitojn,[5] inter kiuj Reinhard Selten, Nobel-premiito pri ekonomiko kaj esperantisto.