Universitato de Nebrasko-Lincoln
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Nebrasko-Lincoln aŭ en angla origine kaj oficiale University of Nebraska–Lincoln (komune aludita kiel Nebraska, UNL aŭ NU) estas publika priserĉa universitato situanta en Lincoln, Nebrasko, Usono.[1] Ĝi estas en la ŝtato la plej malnova kaj plej granda universitato kaj la emblema universitato de la Universitata Sistemo de Nebrasko.
Universitato de Nebrasko-Lincoln | ||
---|---|---|
publika universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono • eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Literis Dedicata et Omnibus Artibus "Dediĉite al Leteroj kaj Ĉiuj Artoj" | |
Informoj | ||
fondodato | 1869 | |
speco | Publika terkoncesa esploruniversitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 49′ 3″ N, 96° 42′ 5″ U (mapo)40.8175-96.701388888889 | |
lando | Usono | |
adreso | 14th and R St, Lincoln, NE, 68588 | |
poŝtkodo | 68588 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 25 108 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Cifereca Biblioteka Federacio • Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • Konsorcio de Socisciencaj Asocioj • American Council on Education • National Humanities Alliance • Koalicio por Retigita Informo • Association of Public and Land-grant Universities • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition • National Digital Stewardship Alliance • Association of American Universities vd | ||
filioj | ||
• Nebraska Center for Energy Sciences Research, University of Nebraska-Lincoln • High Plains Regional Climate Center vd | ||
| ||
| ||
La universitato estis fondita de la registaro en 1869 laŭ la 1862 Morrill Act, du jarojn post la ŝtatigo de Nebrasko en Usono. Ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento, la universitato amplekse eketendigis, dungante profesorojn el orientaj lernejoj por instrui en la nove organizataj profesiaj altlernejoj kiuj elstaras ĉefe priserĉade en agrikulturaj sciencoj. La "Nebraska metodo" de ekologia studo disvolviĝis tie dum tiu epoko, kiu pioneris herbejan ekologion kaj kondukis al fondoj por priserĉado en teoria ekologio por la resto de la 20a jarcento.[2][3] La universitato estas organizata en ok altlernejoj, situantaj en du kampusoj en Lincoln kun ĉirkaŭ 100 klasejaj konstruaĵoj kaj priserĉaj servejoj.[4]