Universitato Azim Premji
Universitato en Bengaluro, Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato Azim Premji [azim premĝi] (kanare ಅಜೀಂ ಪ್ರೇಂಜಿ ವಿಶ್ವವಿದ್ಯಾನಿಲಯ, IAST: Ajīṃ Preṃji Viśvavidyānilaya; hindie अज़ीम प्रेमजी विश्वविद्यालय, IAST: Aja़īma Premajī Viśvavidyālaya; angle Azim Premji University, mallonge APU) estas neporprofita privata universitato en Bengaluro, Barato. Ĝi fondiĝis en 2010. La Fondaĵo Azim Premji estas la sponsoro de la universitato. La entreprenisto Azim Premji estas la kanceliero de la universitato kaj Indu Prasad estas la vickanceliero.
Universitato Azim Premji | |||
---|---|---|---|
universitato | |||
Informoj | |||
fondodato | 2011 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 12° 51′ 46″ N, 77° 39′ 54″ O (mapo)12.862777.6649 | ||
lando | Barato | ||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||
| |||
| |||
La universitato ofertas bakalaŭrajn kaj magistrajn kursojn. En la bakalaŭraj kursoj oni povas specialiĝi en la ekonomiko, la fizikaj kaj biologiaj sciencoj, aŭ la homaj sciencoj. La magistraj kursoj estas en edukado, disvolviĝo kaj publika strategiaro kaj administrado. En 2017, la universitato havis proksimume 1000 studentojn kaj 120 instruistojn.
La universitato havas eksplicitan socian celon. Ĝi celas kontribui al ‘konstruo de justa, egaleca, humana kaj daŭrigebla socio’.[1] La universitato do estas plurnivele diverseca. En 2019 jen la profilo de la studentaro:[2]
- 51% estis de kamparaj regionoj aŭ urbetoj
- studentoj venis de 26 (el la 29) gubernioj de Barato
- 57% estis virinoj
- 55% ricevis financan subtenon
- 21% de la magistraj studentoj estis profesiuloj (kiuj lasis siajn laborojn por studi ĉe APU)