UMCOR
From Wikipedia, the free encyclopedia
La United Methodist Committee on Relief (UMCOR) aŭ en Esperanto Unuiĝinta Metodisma Komitato por Helpado estas la tutmonda homama, neprofitcela organizaĵo de la Unuiĝinta Metodisma Eklezio (UMC) pri helpo kaj evoluigo. Ĝiaj administraj elspezoj estas financataj pere de monkolektoj dum solidarecaj dimanĉoj[1] proponitaj de UMCOR.
UMCOR | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1940 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Atlanta | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
UMCOR provizas praktikan, antaŭvidan subtenon al la plej vundeblaj postvivantoj de kronikaj aŭ provizoraj krizokazoj pro naturaj aŭ civilaj kaŭzoj. La misio de UMCOR estas malpezigi homan suferon kaj liveri helpon al homoj senkonsidere de raso, religio, politiko aŭ sekso[2].
La programoj de UMCOR temas pri malsato, malriĉeco, daŭrebla agrikulturo, internaciaj kaj enlandaj urĝaj krizoj, helpo al rifuĝintoj kaj enmigrintaj, tutmondaj sanoproblemoj kaj transira disvolviĝo. Ĉi tiuj programoj estas klasifikitaj en tri gravaj kampoj: homama helpado post katastrofo, daŭrebla disvolviĝokaj tuteca sano (en kunlaboro kun UM Global Ministries).
Oficejoj en Novjorko, Vaŝingtono kaj Vieno (Aŭstrio), esploras mondajn situaciojn kaj pritaksas kiel helpado povas esti plej bone organizita pere de programoj laŭ geografiaj regionoj: Afriko, Eŭropo kaj Azio, Latin-Ameriko kaj la Kariboj kaj Usono.