Turo de Pakistano
turo en Lahoro, Panĝabio, Pakistano / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Turo de Pakistano (urdue مینارِ پاکستان, Minār-e-Pakistān) estas turo kiu situas en Lahoro, en provinco Panĝabio de Pakistano.[1] La turo estis konstruita inter 1960 kaj 1968 sur la ejo kie la Tuthindia Islama Ligo aprobis la Rezolucion de Lahoro (poste ankaŭ nomata «Rezolucio de Pakistano») la 23-an marto de 1940, t.e., la unua oficiala peto pri aparta kaj sendependa hejmlando por la islamanoj de Brita Hindio, sekvante la du-nacian teorion. La rezolucio poste kondukis al la estiĝo de la sendependa ŝtato Pakistano en 1947.[2][3]
Rapidaj faktoj urdue مینارِ پاکستان, Minār-e-Pakistān, arkitektura strukturo [+] ...
Turo de Pakistano | |||
---|---|---|---|
urdue مینارِ پاکستان, Minār-e-Pakistān | |||
Turo | |||
La turo en Lahoro, fotita en 2021. | |||
arkitektura strukturo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Panĝabio | ||
Municipo | Lahoro | ||
Koordinatoj | 31° 35′ 33″ N, 74° 18′ 34″ O (mapo)31.592574.30944 | ||
Arkitekto | Nasreddin Murat-Khan | ||
Estiĝo | 21-a de oktobro 1968 | ||
Administrado | |||
- situo | Parko Iqbal, Circular Road (Lahoro) | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
Lingvoj | urdua, bengala, angla. | ||
|
|||
|
|||
Turo de Pakistano | |||
Vikimedia Komunejo: Minar-e-Pakistan [+] | |||
Fermi
La turo troviĝas meze de urba parko, nome Parko Iqbal.[4]