Trans-Kanada Ŝoseo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Trans-Kanada Ŝoseo estas federaci-provinca ŝose-sistemo kiu kunligas ĉiujn dek provincojn de Kanado. La sistemo (ne nur unu ŝoseo - la Ŝoseo Yellowhead, ekzemple, estas parto de la sistemo) aprobiĝis per la Leĝo pri la Trans-Kanada Ŝoseo de 1948, malfermiĝis en 1962, kaj kompletiĝis en 1970. Oni povas rekoni la ŝose-sistemon per la ŝildoj kun bildo de verda acerfolio sur blanka fono kiuj ĝin indikas.
Trans-Kanada Ŝoseo | ||||
---|---|---|---|---|
vojo, aŭtovoja sistemo [+] | ||||
Lando | Kanado | |||
Komenco | Viktorio | |||
- koordinatoj | 48° 24′ 32″ N, 123° 22′ 9″ U (mapo)48.408888888889-123.36916666667 | |||
Fino | St. John's | |||
- koordinatoj | 47° 36′ 36″ N, 52° 40′ 55″ U (mapo)47.61-52.681944444444 | |||
Longo | 8 030 km (4990 mi) | |||
|
||||
Trans-Kanada Ŝoseo | ||||
Vikimedia Komunejo: Trans-Canada Highway [+] | ||||
Malkiel en la usona sistemo de interŝtataj ŝoseoj, ne ĉiuj ŝoseoj konsistigantaj la Trans-Kanadan Ŝoseon estas rapid-ŝoseoj aŭ eĉ kvar-ŝpuraj aŭtovojoj; tiel ĝi estas pli simila al la usona ŝose-sistemo. Kanado ne havas nacie regitan ŝose-sistemon: ĉiujn decidojn pri konstruado kaj riparado de ŝoseoj faras la registaroj de la unuopaj provincoj en kiuj estas la ŝoseoj. En 2000 kaj 2001 la federacia registaro de Jean Chrétien pripensis doni monon por konverti la sistemon de la Trans-Kanada Ŝoseo al rapid-ŝoseo laŭ sia plena longeco, sed kvankam la registaro disponigis iom da mono al la provincoj por konstruado de rapid-ŝoseoj, ĝi fine decidis ne fari plenan konvertadon de la ŝose-sistemo. Tio kio decidigis ilin ne subteni la konvertoprojekton estis la malmulta trafiko en iuj parto de la Trans-Kanada Ŝoseo; provincoj preferis ke mono por plibonigo de infrastrukturo uziĝu por plibonigi gravajn vojojn de komerco (ofte ne inter-provinca) kaj transirejojn al Usono.
Pri la numerigo de ŝoseoj en la sistemo de la Trans-Kanada Ŝoseo ankaŭ respondecas la unuopaj provincoj. La okcidentaj provincoj kunordigis siajn ŝose-numerojn por ke la ĉefa vojo de la Trans-Kanada Ŝoseo havu la numeron 1 en la tuta regiono, sed oriente de la limo inter Manitobo kaj Ontario la ŝose-numeroj ŝanĝiĝas je ĉiu provinca limo. Pro tio ke la Trans-Kanada Ŝoseo multloke konsistas el partoj de aliaj grandaj ŝoseoj kun siaj apartaj identecoj (ŝoseoj jam ekzistantaj antaŭ la la Trans-Kanada Ŝoseo), kaj pro tio ke la provinco Kebekio verŝajne neniam ŝanĝos sian ŝose-numerigan sistemon, kiu baziĝas je geografio, por akordigi ĝin kun tut-kanada sistemo, la Trans-Kanada plej verŝajne neniam havos unuecan numerigadon en la tuta Kanado.