Tombo de Bank
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tombo de Bank (aŭ tombo de Otter) estas ĉ. 5000 jaraĝa, en la jaro 2010 dum planigado de monteto hazarde malkovrata kaj poste elfosita, nedetruita megalita instalaĵo sur la orkada insulo Suda Ronaldsay en Skotlando. En pluraj tavoloj de la kairno troviĝas homaj ostoj. La instalaĵo situas ĉe la suda marbordo de la insulo, proksime al Liddle Burnt Mound kaj la kairno de Isbister (tombo de la agloj). Tiu ĉi instalaĵo similas al la Maeshowe-tipo (kiel la malpli kompleksa kairno Unstan) ĝi ekestis ĉ. 2500 a. K..
Rapidaj faktoj ĉambra kairno [+], Koordinatoj ...
Tombo de Bank | ||
---|---|---|
ĉambra kairno [+] | ||
Koordinatoj | 58° 44′ 5″ N, 2° 56′ 17″ U (mapo)58.73480556-2.93791667 | |
Tombo de Bank | ||
Fermi
La instalaĵo konsistas el sabloŝtonaj blokoj kaj –platoj. La ortangula kamero havas mezuron de 4,0 × 0,75 m en okcidenta-orienta direkto. La instalaĵo estis kovrita de platoj.