Tierra de León
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tierra de León ([TJEra deleON], Tero de Leono, ankaŭ plurale Tierras de León) estas komarko en oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi etendiĝas tra 944 km² kaj estas dividita en 15 ĝis 19 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri ebenaj ebenaĵoj, generitaj de sedimentoj apenaŭ eroziitaj. Ĝi limas oriente kun la provinco Palencio. La plej loĝata urbo estas la provinca ĉefurbo Leono, kaj poste apudaj San Andrés del Rabanedo kaj Villaquilambre. Trairas partojn de la komarko la riveroj Cea, Esla, Bernesga, Torío, Porma, Curueño.