Thomas Harriot
From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas HARRIOT (ĉirkaŭ 1560 – 2a de Julio 1621), literumita ankaŭ Harriott, Hariot aŭ Heriot, estis angla astronomo, matematikisto, etnografo kaj tradukisto al kiu oni atribuas la teorion de refrakto. Thomas Harriot estas agnoskita ankaŭ pro siaj kontribuoj al navigaj teknikoj,[1] laborinte kun kolono kaj artisto John White en la kreado de taŭgaj mapoj por navigado.[1]
Thomas Harriot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1560 (1560-01-01) en Oksfordo, Reĝlando Anglio |
Morto | 2-an de julio 1621 (1621-07-02) (61-jaraĝa) en Londono, Reĝlando Anglio |
Mortokialo | haŭta kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Alma mater | Halo Sankta Maria • Universitato de Oksfordo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • esploristo • astronomo • astrologo • verkisto • lingvisto • kartografo |
Kvankam Harriot ege laboris por nombraj publikaĵoj pri astronomio, matematiko kaj navigado, li restas ne tre konata ĉar li publikigis malmulton el tio,[2] nome nur The Briefe and True Report of the New Found Land of Virginia (1588).[1] Tiu libro inkludas priskribojn de anglaj setlejoj kaj de financaj aferoj en tiama Virginio.[1] Oni konsideras lin foje enkondukanto de la terpomo en la Brita Insularo.[3] Harriot inventis binaran notacion kaj aritmetikon kelkajn jardekojn antaŭ Gottfried Wilhelm Leibniz, sed tio restis nekonata ĝis la 1920-aj jaroj.[4] Li estis ankaŭ la unua persono kiu faris desegnon de la Luno pere de teleskopo, la 5an de Aŭgusto 1609, ĉirkaŭ kvar monatoj antaŭ Galileo Galilei.[5]
Gradiĝinta el St Mary Hall, Oksfordo, Harriot veturis al Ameriko, akompananta en 1585 la ekspedicion al la insulo Roanoke financita de Sir Walter Raleigh kaj estrita de Sir Ralph Lane. Li lernis la Karolinan Algonkenan lingvon el du indiĝenoj, nome Wanchese kaj Manteo (Croatan), kaj povis traduki ĝin, pro kio li ludis gravan rolon en la ekspedicio. Reveninte al Anglio, li laboris por Henry Percy, 9a Grafo de Northumberland.