The Tramp (filmo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vagabondo (origine en la angla The Tramp) estas la sesa filmo de Charlie Chaplin por Essanay Studios farita en la jaro 1915. Tiu filmo estis reĝisorita fare de Chaplin, ĝi estis la kvina kaj lasta filmo farita ĉe la Essanay Niles, nome filmostudio en Kalifornio. La Vagabondo[1] signifis la komencon de la rolulo de Trampo plej konata hodiaŭ, malgraŭ ke Chaplin rolis en pli fruaj filmoj. Tiu ĉi filmo estis la unua foriro de lia pli burleska karaktero en la pli fruaj filmoj, kun malĝojiga fino kaj montrado ke li zorgis pri aliaj, prefere ol nur li. En la filmo kunrolas Edna Purviance kiel la filino de la farmisto kaj Ernest Van Pelt kiel la patro de Edna. La scenoj sub ĉielo estis filmitaj en lokoj proksime de Niles.
Rapidaj faktoj mallonga filmo, Originala titolo ...
The Tramp | |
---|---|
mallonga filmo | |
Originala titolo | The Tramp |
Originala lingvo | sen valoro |
Kina aperdato | 12 apr. 1915 |
Ĝenro | romantika komedio, muta filmo |
Kameraado | Harry Ensign |
Reĝisoro(j) | Charlie Chaplin |
Produktisto(j) | Jess Robbins |
Scenaro | Charlie Chaplin |
Rolantoj | Edna Purviance • Charlie Chaplin • Lloyd Bacon • Leo White • Bud Jamison • Paddy McGuire • Billy Armstrong |
Produktinta firmao | Studioj Essanay |
IMDb | |
Fermi