Tetramorfo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tetramorfo (en la antikva greka τετρα, (tetra = "kvar"), kaj μορφή, (morfé = "formo") estas ikonografia reprezentado konstituita el kvar elementoj [1] reiranta al simbologio de Proksima Azio.[2]
En la kristana tradicio kaj en la historio de arto, la termino "tetramorfo" estas kutime uzata por indiki la biblian imagaĵaron komponitan el kvar simboloj de la evangeliistoj - homo. leono. taŭro (bovido), ĉiuj flugilhavaj – depruntitan el vizio malnovtestamenta de profeto Ezekielo (1, 10) kaj el la priskribo novtestamenta de la "kvar kreaĵoj" (vivantaj estuloj) entenata en la Apokalipso de Johano (4, 7).[3]
Troviĝas arkeologiaj pruvoj ke antikvaj homoj dividis en kvar partoj la horizonton, [4] la spacon kaj ĝenerale iujn lokojn, kiel la templon, kaj ilin imagis provizitaj per apartaj karakterizoj kaj spiritaj kvalitoj ĉe unuopa kvarono. La elementoj identigantaj estis sekve asociitaj kaj “similigitaj” al mitaj kreitaĵoj, kiel la kâribu babilonaj kaj la sfinksoj de la egiptaj kaj grekaj.[5]