Teofanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Teofanio, el la antikva greka lingvo θεοφάνεια (= theophaneia teofaneia) siavice komponaĵo de Θεός (theos = dio) kaj phàinein (= manifestiĝi"), laŭlitere signifas manifestiĝon de la diaĵo laŭ formo de io sensebla. Kroma termino samsence uzata estas epifanio el la greka “επιφάνεια”, (epifaneia). Temas pri koncepto tipe religia ĉar komuna al multaj religioj kaj mitologioj.
Filozofisence teofanio estas manifestiĝo de la diaĵo pere de siaj eksteraj verskoj, kiel, kaze de Dio-kreinto, la mondo tuta.[1]
Religisence teofanio distingiĝas en:
- “Rektaj” teofanioj, kiuj estas veraj kaj propraj aperoj de Dio persone. En Kristanismo, ekzemple, rekta teofanio estas dirata ankaŭ “epifanio” kaj havas sian plej elstaran reprezenton en la naskiĝo de Jesuo Kristo, kies bapto estis la Teofanio de la Triunuo.
- “Nerektaj” teofanioj, kiuj konsistas (vidu ĉe Biblio, ekzemple) en aperoj de anĝeloj aŭ en eksterordinaraj fenomenoj kiaj nuboj, voĉoj elvenantaj el la ĉielo, fajrecaj kolonoj ...[2]