Tecumseh
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tecumseh[1], Tecumtha aŭ Tikamthi (naskiĝis ĉirkaŭ 1768 en Old Picqua, regiono de Springfield, Ohio; mortis la 5-an de oktobro 1813) estis indiana ĉefo de la tribo Shawnee.
Tecumseh | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1767 (1767-11-30) en Chillicothe | |
Morto | 5-an de oktobro 1813 (1813-10-05) (45-jaraĝa) en Moravian Indian Reserve 47 | |
Mortis per | morto dum batalo vd | |
Ŝtataneco | Shawnee vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Ontario vd | |
Profesio | ||
Okupo | gentestro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiam mortis lia patro[2], li estis edukita kun siaj fratoj kaj fratino de la ĉefo Nigra Fiŝo, ĉar lia patrino, devena Creek-ano elektis reiri al sia tribo en la sudo.
Li partoprenis multajn batalojn kaj atakojn dum la lastaj jaroj de la usona Revolucio inter 1780 kaj 1783. Li kondukis sian tribon dum la milito de la nordokcidentaj indianoj ekde 1790, sed estis venkita de la generalo Anthony Wayne dum la batalo de Fallen timbers, la 20-an de aŭgusto 1794. Fine de tiu milito, en 1795 li rifuzis subskribi la kontrakton de Greenville permesantan la vendon de indianaj terenoj al blankuloj.