Tanganjiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tanganjiko estas lago en orienta Afriko, inter Burundo, Kongo Kinŝasa, Tanzanio kaj Zambio. Ĝi apartenas al la Granda Rifto kaj estas unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj. Tanzanio (46%) kaj DRK (40%) havas la majoritaton de la lago.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tanganiko, Tanganjikio kaj Tanganjika Provinco. |
Lago Tanganjiko | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | centra Afriko | |
Ĉefaj fontoj | Kalambo, Lufuko, Malagarasi kaj Ruzizi | |
Ĉefaj elfluoj | Lukugo | |
Setlejoj | Bujumbura, Kalemie | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 6° S, 30° O (mapo)-6.382777777777829.615782 | |
| ||
Supermara alteco | 782 m | |
Surfaca areo | 32 893 km²f5 | |
Maksimuma longo | 673 kmf6 | |
Maksimuma larĝo | 72 kmf7 | |
Akva volumeno | 18.900 km³dep1f8 | |
Maksimuma profundo | 1470 mf10 | |
Averaĝa profundo | 570 mf11 | |
- Altolamprologus calvus
- Neolamprologus olivaceous
- Bathybates ferox
- Neolamprologus similis
- Cyphotilapia frontosa
- Neolamprologus tretocephalus
- Cyprichromis leptosoma
- Perissodus microlepis
- Julidochromis regani
- Reganochromis calliorus
- Lamprologus ocellatus
- Telmatochromis vittatus
- Lepidiolamprologus nkambae
- Tropheus duboisi
- Neolamprologus boulengeri
- Tropheus polli
- Neolamprologus leleupi
- Variabilichromis moorii
Ĝi havas longon de 673 km, areon de ĉ. 32.900 km² kaj maksimuman profundon taksatan je 1470 metroj; pro tiu ĉi granda profundo ankaŭ ĝia volumeno estas sufiĉe granda, 18.900 km³. Oni konsideras ĝin la dua plej profunda kaj la dua plej akvohava lago de la mondo, post Bajkalo en Siberio.[1] Ĝi estas ankaŭ la plej longa nesalakva lago en la mondo. Ĝia surfaco estas 773 metrojn super marnivelo; ĝia fundo do estas profunde sub marnivelo.
Ĝia elfluaĵo estas rivero Lukugo, kiu fluas al rivero Lualabo kaj fine al Kongo. Laste la fluo iras al la Atlantika Oceano. La rivero Ruzizi (ankaŭ foje literumita Rusizi) longas 104 km; ĝi estas la ununura defluanto de la lago Kivuo (altitudo 1500 m) kaj unu el la alfluantoj de la lago Tanganjiko (altitudo 770 m).
La lago donis la nomon al Tanganjikio, kiu nun estas parto de Tanzanio.