Tamiloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tamiloj[1] aŭ tamuloj[2] (tamile தமிழர், tamiḻar) estas etna grupo indiĝena de la ŝtato de Tamil Nadu, en Barato, kaj de la nordorienta regiono de Srilanko. Ili parolas ĉefe la tamilan, kaj ilia historio estas almenaŭ dumiljara.[3] Aktuale ties nombro estas ĉirkaŭ 77 milionoj da personoj,[4] el kiuj 60 milionoj loĝas en Barato,[5] ĉirkaŭ 3 milionoj en Srilanko,[6] plus 1 miliono en Malajzio, kaj la resto dise en multaj aliaj landoj, inter kiuj elstaras Kanado, Britio kaj Singapuro.
Rapidaj faktoj etno, Dravidaj popoloj ...
Tamiloj | |
---|---|
etno | |
Dravidaj popoloj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
tamila lingvo | |
Religio | |
hinduismo • kristanismo • islamo | |
Fermi
La plej parto praktikas la religion de hinduismo kvankam estas minoritatoj ĝajnista, islama, budhista kaj kristana.