Tahirih
From Wikipedia, the free encyclopedia
l Jináb-i-Ṭáhirih (arabe طاهره "La Pura") aŭ Qurratu'l-'Ayn (arabe قرة العين "Konsolo de la Okuloj") aŭ Zarrín-Táj estis titoloj de Fáṭimih Baraghání (n. en 1817-18, m. en 1852), kiu estis influa poetino kaj teologino de Babismo (el kiu kreskis poste la Bahaa Kredo) en Persio, (Irano).[1][2]
Tahirih | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1814 aŭ 1817 en Kazvin, Irano |
Morto | 16-27 de aŭgusto 1852 en ĝardeno Ilĥani, Teherano, Irano |
Lingvoj | persa • turka • araba |
Ŝtataneco | Kaĝara Persio |
Familio | |
Patro | Mulla Muhammad Salih Baraghani |
Patrino | Amina Qazvini |
Frat(in)oj | Mardiyyih • Rubabih • Khadijeh Sultan |
Infanoj | Isma‘il • Ibrahim • Zaynih • Ishaq |
Okupo | |
Okupo | poeto • teologo • aktivisto pri virinaj rajtoj • verkisto • instruisto |
Kiel juna knabino ŝi estis private edukita de ŝia patro kaj montris sin kompetenta verkisto. Dum adoleskaĝo ŝi edziniĝis al la filo de sia onklo, kun kiu ŝi havis malfacilan rilaton. En la fruaj 1840-aj jaroj ŝi intense studis la instruojn de Ŝejĥo Ahmad kaj komencis sekretan korespondadon kun lia posteulo Sajid Kazim Raŝti. Tahirih vojaĝis al la ŝijaisma sankta urbo Karbalo por renkonti Kazim Raŝti, sed li mortis kelkajn tagojn antaŭ ol ŝia alveno[3][4][5]. En 1844, ĉirkaŭ 27 jaroj, ŝi konatiĝis kun la instruoj de Báb kaj akceptis liajn religiajn asertojn. Ŝi frue gajnis renomon kaj infamion pro sia fervora fido kaj "sentima devoteco"[6]. Poste ekzilita el Irano, Tahirih instruis sian kredon preskaŭ ĉiumomente. La persa klerikaro malamis ŝin kaj strebis malliberigi ŝin por meti finon al ŝia misia laboro. Ŝi batalis kun sia familio laŭlonge de sia vivo, kiu volis ke ŝi revenu al la tradicia kredo de la familio.
Tahirih estas probable pli memorata pro sia ekspono en kunveno dum la Konferenco de Badaŝto. La inaŭguro kaŭzis abundan diskutadon kaj Báb nomis ŝin La Pura por montri sian subtenon al ŝi. Ŝi baldaŭ estis arestita kaj metita en domareston en Teherano. Kelkajn jarojn poste, meze de 1852 ŝi estis kaŝe ekzekutita pro sia kredo je Babismo. Ekde ŝia morto, baba kaj bahaa literaturoj veneradas ŝin je la nivelo de martiro, priskribita kiel "la unua virino kiu estis martiro". Kiel elstara babano (ŝi estis la deksepa disĉiplo aŭ "Litero de la Vivanto" de Báb) ŝi estas alte estimata de bahaanoj kaj bajananoj kaj ofte menciata en bahaa literaturo kiel ekzemplo de kuraĝo en la lukto por la virinaj rajtoj. Ŝia naskiĝdato estas necerta ĉar la registrolibro estis detruita okaze de ŝia ekzekuto[7][8].
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |