Tago de la Galega Beletro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tago de la Galega Beletro (Día das Letras Galegas en la galega) estas festotago kreita en 1963 de la Reĝa Galega Akademio por omaĝi verkistojn en la galega kaj samtempe festi tiun lingvon. Ĉiujare oni dediĉas ĝin al nova verkisto, elektita de la Akademio. La omaĝato havu gravan verkaron en la galega, ricevu la apogon de almenaŭ tri membroj de la Akademio kaj estu mortinta minimume dek jarojn. Nur en 1998 oni escepte dediĉis la tagon al tri personoj, nome la mezepokaj menestreloj Johan de Cangas, Martin Codax kaj Meendinho.
La festotago estas la 17a de majo ĉar tiutage en 1883 oni unue eldonis en Vigo la libron Cantares gallegos (Galegaj kantoj) de Rosalía de Castro, rigardata la fondo-verko de la Renaskiĝo de la galega kiel literatura kaj kultura lingvo.
La Tago de la Galega Beletro estas oficiala festotago en la aŭtonoma komunumo Galegio. Hispanlingvaj ĵurnaloj aperigas siajn kovrilojn en la galega (nur la kovrilojn) kaj oni kutime okazigas manifestacion en Santiago de Compostela por defendi tiun ĉi lingvon. La galega lingvo, el lingvistika vidpunkto loka varianto de la galega-portugala lingvo, suferadis drastan perdon de parolantoj en la lastaj jardekoj[1]. Solenaĵoj, prelegoj kaj diversaj aktivaĵoj okazas dum la tuta semajno, tiel ke oni ofte parolas pri la Semajno de la Galega Beletro. Unu el la plej konataj okazaĵoj estas la tiel nomata Correlingua (Lingvokurado), amase partoprenata de ĉiuaĝaj homoj[2]. Aliflanke, la plej gravaj galegaj eldonejoj publikigas studojn verkitajn de fakuloj pri la tiujara omaĝata verkisto, tiel kontribuante al disvastigo de profundaj esploroj pri figuroj de la galega beletro.