TKS (kosmoŝipo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kosmoŝipo TKS (Transportnij Korabl Snabĵenija ruse Транспортный корабль снабжения) estis homporta kosmoŝipo lanĉita per raketo Proton desegnita de soveta inĝeniero Vladimir Ĉelomej, kiel alternativo al la kosmoŝipo Sojuz. Ĝia misio estis provizi la militajn kosmostaciojn Almaz. Evoluado komenciĝis en 1965, sed kiam la unuaj studoj estis pretaj la programo Almaz jam estis forlasita. La kapsulo VA (Vozvraŝĉajemij aparat; ruse "Возвращаемый аппарат") flugis kvar fojojn dum testaj misioj kun du kapsuloj sur unu raketon por elprovi la desegnon, tiel kiel unu "kompleta" testflugo kaj tri reproviz-misioj. Ĝi neniam flugis homportan, kvankam en decembro 1978 formado de speciala grupo de ses kosmonaŭtoj estis aprobita por pilotataj misioj per kosmoŝipo TKS.
Kosmoŝipo TKS | ||
---|---|---|
Priskribo | ||
Funkcio: | Provizi la kosmostaciojn Almaz. | |
Ŝipanaro: | 3 | |
Dimensioj | ||
Alto: | 13,2 m | |
Diametro: | 4,15 m | |
Volumeno: | 45 m3 | |
La projekto poste evoluis por esti uzata kun aliaj kosmostacioj. Bazita sur la TKS-a desegno, ĝi estis redesegnita por endokiĝi kun la kosmostacioj Saljut 7, Mir kaj la Internacia Kosmostacio. Ĉi tiu evoluado estis nomita FGB aŭ Praktika/Karga Bloko.
La entrepreno Excalibur Almaz planas uzi la Reuzeblan Reeniran Kapsulon kosmoŝipo TKS por komercaj celoj[1].