Strombolo
vulkana insulo en Italio; unu el la Liparoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Strombolo (itale Stromboli 'stromboli) estas eta vulkaninsulo en la Tirena Maro kaj parto de la Liparaj insuloj, vulkana arkipelago norde de Sicilio, Italio. La insulo havas areon de 12,6 kvadrataj kilometroj, kaj altecon de 924 metroj.
Rapidaj faktoj Lando, Insularo ...
Strombolo (Stromboli) | |
itale Stromboli, greke: Στρογγύλη | |
vulkano | |
Strombolo, vulkana insuleto | |
Lando | Italio |
---|---|
Insularo | Liparaj insuloj |
Regiono | Sicilio |
Provinco | Provinco de Messina |
Municipo | Lipari |
Tipo de vulkano | Stratovulkano |
Situo | Strombolo |
- alteco | 926 m s. m. |
- koordinatoj | 38° 47′ 38″ N 15° 12′ 40″ O (mapo) |
Vulkana arko | Lipara vulkana arko |
Geologia konsisto | Andezito, Bazalto, Traĥito |
Lasta erupcio | 2017 |
Aĝo de vulkano | pli ol 200 mil jaroj |
Situo de Strombolo enkadre de Italio
| |
Vikimedia Komunejo: Stromboli | |
Fermi
La insulo estas (mezurata ekde la marfundo) fakte vulkano kun alto de trimil metroj, de kiu ĉirkaŭ triono superas la akvosurfacon. Sur la insulo loĝas ĉirkaŭ 450 homoj (2002).